Rimarko: F-Droid postulas ĉefuzantan aliron por instali la privilegian aldonaĵon kiel sisteman privatan aplikaĵon.

Ebligas al la kliento <a href="https://f-droid.org/eo/packages/org.fdroid.fdroid>F‑Droid</a> uzi ĉefuzantan aliron «root» por instali, ĝisdatigi kaj forigi aplikaĵojn. La ununura maniero por fari tion estas iĝi sistema aplikaĵo.

Tiucele ekzistas la privilegia aldonaĵo – kiel memstara eta aplikaĵo ĝi povas esti instalita kiel sistema aplikaĵo kaj komuniki kun la ĉefa aplikaĵo per AIDL IPC.

Jen kelkaj avantaĝoj:

* malpliigita uzo de sistema subdisko

 * sistemaj ĝisdatigoj ne forigas F-Droid

 * instalado al sistemo per ĉefuzanto estas pli sekura

Tio ĉi estas OTA-ĝisdatig-pakaĵo kiel dosiero .zip. Ĝi devas esti instalita per TWRP aŭ per alia Androida riparilo «recovery», kiu povas ŝargi ĝisdatigojn en la sistemon el dosierujo /data/data/org.fdroid.fdroid en la subdisko /data. La memstara <a href="https://f-droid.org/eo/packages/org.fdroid.fdroid.privileged/">APK‑pakaĵo<</a> povas esti uzita post instali tiun ĉi OTA‑pakaĵon.
