Rimarko: F-Droid postulas ĉefuzantan aliron por instali la privilegian aldonaĵon kiel sisteman privatan aplikaĵon.

Ebligas al la kliento [[org.fdroid.fdroid]] uzi ĉefuzantan aliron «root» por instali, ĝisdatigi kaj forigi aplikaĵojn. La ununura maniero por fari tion estas iĝi sistema aplikaĵo.

Tiucele ekzistas la privilegia aldonaĵo - kiel memstara eta aplikaĵo ĝi povas esti instalita kiel sistema aplikaĵo kaj komuniki kun la ĉefa aplikaĵo per AIDL IPC.

Jen kelkaj avantaĝoj:

* malpliigita uzo de sistema subdisko
* sistemaj ĝisdatigo ne forigas F-Droid
* instalado al sistemo per ĉefuzanto estas pli sekura

Anstataŭ tiu ĉi kompilaĵo la plejparto da uzantoj probable volus instali la OTA‑pakaĵon [[org.fdroid.fdroid.privileged.ota]] kiel dosiero .zip. Tiu ĉi pakaĵo estas por ĝisdatigi la privilegian aldonaĵon post instali ĝin per la OTA‑pakaĵo.
