Rimarko: F-Droid postulas ĉefuzantan aliron por instali privilegian aldonaĵon kiel sisteman privatan aplikaĵon.

[[org.fdroid.fdroid]] uzas ĉefuzantan aliron (root) por instali, ĝisdatigi kaj forigi aplikaĵojn. La ununura maniero por fari tion estas iĝi sistema aplikaĵo.

Tiucele ekzistas la privilegia aldonaĵo - kiel memstara eta aplikaĵo ĝi povas esti instalita kiel sistema aplikaĵo kaj komuniki kun la ĉefa aplikaĵo per AIDL IPC.

Jen kelkaj avantaĝoj:

* malpliigita uzo de sistema subdisko

 * sistemaj ĝisdatigoj ne forigas F-Droid

 * instalado al sistemo per ĉefuzanto estas pli sekura

Tio ĉi estas OTA-ĝisdatig-pakaĵo kiel dosiero .zip. Ĝi devas esti instalita per TWRP aŭ per alia Androida riparilo (ang. recovery), kiu povas ŝargi ĝisdatigojn en la sistemon el dosierujo /data/data/org.fdroid.fdroid en subdisko /data. La memstara APK nomiĝas [[org.fdroid.fdroid.privileged]] kaj ĝi povas esti uzita post instalado de OTA-pakaĵo.
