Rimarko: F-Droid postulas ĉefuzantan aliron por instali privilegian aldonaĵon kiel sisteman privatan aplikaĵon.

[[org.fdroid.fdroid]] uzas ĉefuzantan aliron (root) por instali, ĝisdatigi kaj forigi aplikaĵojn. La ununura maniero por fari tion estas iĝi sistema aplikaĵo.

Tiucele ekzistas la privilegia aldonaĵo - kiel memstara eta aplikaĵo ĝi povas esti instalita kiel sistema aplikaĵo kaj komuniki kun la ĉefa aplikaĵo per AIDL IPC.

Jen kelkaj avantaĝoj:

* malpliigita uzo de sistema subdisko

 * sistemaj ĝisdatigo ne forigas F-Droid

 * instalado al sistemo per ĉefuzanto estas pli sekura

Anstataŭ tiu ĉi kompilaĵo la plej parto da uzantoj volus instali la OTA-pakaĵon kiel dosiero .zip, kiu nomiĝas [[org.fdroid.fdroid.privileged.ota]]. Tiu ĉi pakaĵo estas por ĝisdatigi la privilegian aldonaĵon post instalado de OTA-.zip-pakaĵo.
