OsmAnd~ (OSM Aŭtomata Navigado Direkte al celo) estas mapa kaj naviga aplikaĵo kun aliro al liberaj, tutmondaj kaj altkvalitaj datumoj de OpenStreetMap.
Ĝuu voĉan kaj vidan navigadon, foliumu tra diversspecaj interesejoj (punktoj de intereso), kreu kaj administru GPX‑spurojn, vidigu sur la mapo nivelkurbojn kaj informojn pri altitudo (per kromprogramo), elektu inter aŭta, bicikla kaj piediranta reĝimoj, redaktu OSM kaj pli.

OsmAnd~ estas speciala eldono de la aplikaĵo sen iuj ajn limigoj por uzantoj de F‑Droid.

Ĉefaj ebloj:
Navigado:
• funkcias enrete (rapide) aŭ tute malkonekte (neniuj abonpagoj fremdlande)
• navigado turno-post-turno (antaŭregistritaj aŭ parolsintezitaj voĉoj (EO nedisponebla))
• informoj pri koridoroj, vidigo de strata nomo kaj proksimuma tempo de alveno
• interceloj de kurso
• aŭtomate rekalkuli kurson kiam devoje
• serĉi lokojn laŭ adreso, laŭ speco (ekz. restoracio, hotelo, benzinejo, muzeo) aŭ laŭ geografiaj koordinatoj

Map‑vido:
• montri vian pozicion kaj orientiĝon
• malnepre orienti la ekranon laŭ kompaso aŭ laŭ via direkto de movo
• konservi viajn plej gravajn lokojn en la listo de ŝatataj
• montri proksimajn interesejojn (vendejoj, frizejoj, statuoj, ktp)
• vidigi specialajn enretajn kahelojn, satelita vido (de Bing), diversaj surtavoloj ekz. piediradaj kursoj, GPX-spuroj kaj kromaj tavoloj kun agordebla diafaneco
• malnepre vidigi nomojn en Esperanto, en loka lingvo aŭ en fonetika transskribo

Uzi datumojn de OSM kaj Vikipedio:
• altkvalitaj informoj el la plej bonaj kunlaboraj projektoj en la mondo
• OSM‑datumoj disponeblaj por lando aŭ regiono
• punktoj de Vikipedio (ekz. monumentoj) – taŭga por vizitado
• senlimaj senpagaj elŝutoj senpere de la aplikaĵo
• kompaktaj vektoraj mapoj ĝisdatigataj almenaŭ unumonate
• elekto inter plenaj datumoj por regiono aŭ nur voja reto (ekz. plena mapo povas okupi 700 MB, sed nurvoja mapo 200 MB)

Sekurecaj ebloj:
• malnepre aŭtomate baskui inter taga/nokta vido
• malnepre montri rapid‑limon kaj avertojn se vi trorapidas
• malnepra rapid‑dependa map‑pligrandigo
• kunhavigi vian pozicion, por ke viaj amikoj povu trovi vin

Bicikladaj kaj piediradaj ebloj:
• vidigo de piediradaj kaj bicikladaj kursoj, bonega por eksterdoma aktiveco
• speciala difinado de vojo por biciklado kaj piedirado
• malnepra vidigo de haltejoj de publika transporto (aŭtobusaj, tramaj, fervojaj) kun nomoj de linioj
• malnepra registrado de kurso kun eblo konservi ĝin al GPX‑dosiero aŭ al enreta servo
• malnepra vidigo de rapido kaj altitudo
• vidigado de nivelkurboj kaj nivel‑ombrumo (reliefo) (per kromprogramo)

Senpere kontribui al OSM:
• raporti erarojn pri datumoj
• alŝuti GPX-spurojn al OSM senpere de la aplikaĵo
• aldoni interesejojn kaj senpere alŝuti ilin al OSM (aŭ poste se malkonekte)
• malnepre registri kurson ankaŭ en fona reĝimo (kiam la aparato dormetas)

OsmAnd estas malfermkoda kaj daŭre evoluigata programaro. Ĉiu povas kontribui al la aplikaĵo per raporti erarojn, plibonigi tradukojn aŭ programi novajn funkciojn. La projekto baziĝas sur monaj donacoj por fondi kodumadon kaj testi novajn funkciojn.

Proksimuma map‑atingo kaj kvalito:
• Okcidenta Eŭropo: ☆☆☆☆
• Orienta Eŭropo: ☆☆☆
• Rusujo: ☆☆☆
• Nordameriko: ☆☆☆
• Sudameriko: ☆☆
• Azio: ☆☆
• Japanujo kaj Koreujo: ☆☆☆
• Proksim-Oriento: ☆☆
• Afriko: ☆☆
• Antarkto: ☆
Mapoj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas elŝuteblaj!
De Afganujo al Zimbabvo, de Aŭstralio al Usono, Argentino, Brazilo, Kanado, Francujo, Germanujo, Meksiko, Britujo, Hispanujo…

Fiebloj:
 • nelibera enhavo – artverkoj kaj aranĝoj estas eldonitaj laŭ nekomerca permesilo
 • neliberaj retservoj – povas elŝuti fotojn el nelibera servo Mapillary
 • nelibera aldonaĵo – proponas elŝuti fermkodan aplikaĵon (Mapillary) el la vendejo Google Play por aldoni tien fotojn
