Rimarko: F-Droid postulas ĉefuzantan aliron por instali la privilegian aldonaĵon kiel sisteman privatan aplikaĵon.

Ebligas al la kliento https://f-droid.org/packages/org.fdroid.fdroid uzi ĉefuzantan aliron «root» por instali, ĝisdatigi kaj forigi aplikaĵojn. La ununura maniero por fari tion estas iĝi sistema aplikaĵo.

Tiucele ekzistas la privilegia aldonaĵo – kiel memstara eta aplikaĵo ĝi povas esti instalita kiel sistema aplikaĵo kaj komuniki kun la ĉefa aplikaĵo per AIDL IPC.

Jen kelkaj avantaĝoj:

* malpliigita uzo de sistema subdisko
* sistemaj ĝisdatigoj ne forigas F-Droid
* instalado al sistemo per ĉefuzanto estas pli sekura

Tio ĉi estas OTA-ĝisdatig-pakaĵo kiel dosiero .zip. Ĝi devas esti instalita per TWRP aŭ per alia androida riparilo «recovery», kiu povas ŝargi ĝisdatigojn en la sistemon el la dosierujo /data/data/org.fdroid.fdroid. La memstara APK‑pakaĵo https://f-droid.org/packages/org.fdroid.fdroid.privileged povas esti uzita post instali tiun ĉi OTA‑pakaĵon.
